Informe da Associação Esperantista de SP: Clube plurilinguístico
Filosofia

Informe da Associação Esperantista de SP: Clube plurilinguístico


  
kuriero

Reta informilo de Esperanto-Asocio de San-PaÅ­lo         n-ro 150      24/02/2015

 
Babilo babela kun paco sigela  
 
plurlingva kluboLa 21an de februaro, grupo de esperantistoj renkontiĝis por babili kadre de la tiel nomata "Plurlingva Renkontiĝo", kiu okazis en la Kultura Centro de San-Paŭlo, kulturejo situanta apud la metro-haltejo Vergueiro, en la ĉefurbo San-Paŭlo.

Tiu aranĝo, estiĝinta la pasintan januaron, estas organizata de Plurlingva Klubo kaj per ĝi oni celas grupigi samlingvulojn, por ke ili parole praktiku siajn ŝatatajn lingvojn kaj amikiĝu kun novaj personoj. Tiu februara renkontiĝo estis la dua, kaj la intenco estas ke ĝi plu okazu unufoje monate.

Ĉirkaŭ la grupo de Esperanto-parolantoj, ekzemple, estis aliaj grupoj en kiuj oni parolis la francan, la ĉinan, la hispanan, la germanan, la anglan, la italan, k.a.

Tiuj, kiuj iris por praktiki esperanton, ankaŭ povus praktiki aliajn lingvojn se ili volus. La afero estas tre simpla: alveninte en la renkontejo, oni sin direktas al la ĉeforganizanto kaj diras kiun lingvon volas paroli. Se jam estas grupo por tiu lingvo, oni estas prezentata al la grupo; se ankoraŭ ne estas tia grupo, oni atendas aliajn vizitantojn por samlingve interparoli.

Por pliaj informoj vizitu la retejon Plurlingva Klubo kaj ties Vizaĝlibron.

Surfote, unuavice, grupo de Esperanto-parolantoj. (Foto kaj raporto: Karina Oliveira)

 Se ial la bildoj ne aperas, musklaku Ä‰i tie. Por malaboni la kurieron, bonvolu informi nin.



loading...

- Iii Colóquio Avesso Da Paisagem
 Informações e InscriçõesProfissionais: R$ 40,00 – Alunos: R$ 20,00 Depósito na Conta do Banco do Brasil Agência: 3652-8     Conta:  41.860-9   Variação:  01 Carlos Gonçalves Terra Inscrições:...

- Iii Ciclo De Conferências - Filosofia Do Direito
III Ciclo de Conferências - Filosofia do  Direito Abril/Maio de 2012 - Às sextas-feiras no horário       de 10h às 12h  Local: Plenário do IAB ProgramaçãoDia       20/04/12...

- Colóquio De Filosofia Antiga Puc
Período de Aulas 20/09/2011 a 29/11/2011 Terças-feiras, das 19h às 21h. Carga Horária - 20 horas. Matrícula até 13/09/2011 -> Sua matrícula poderá ser realizada pelo  site ou pela  central de atendimento 0800-970-9556. O aluno,...

- Filme En Esperanto (com Legenda Em Português)
La Teo Kiu Venigas Amatinon (en Esperanto)   “La Teo Kiu Venigas Amatinon” estas la unua fikcia filmeto de GLOBETO, la plej mojosa E-kanalo ĉe YouTube. Ĉi tiu videaĵo estis farita por partopreni konkurson de Ĉina Radio...

- A Instabilidade Da Verdade
                                         Nossas verdades:...



Filosofia








.